Bonvenon al la esperanta pagxo
de NOMA Hideki

Japanese (la plej nova) English Korean Arto  Galerio  la 3-a de marto, 1999
Vojo al Esperanto: Esperanto through Korean (You can learn Esperanto through Korean)
 

Mi estas profesoro de Korea lingvistiko en Tokia Universitato pri Fremdstudoj  (Tokyo University of Foreign Studies).  "Noma" estas mia familia nomo, kaj "Hideki" estas mia persona nomo.
Miaj esplorinteresoj rilatas precipe al gramatiko kaj leksikologio de la korea lingvo nuntempa.
 

Mi auxtoris "KIL : Vojo al la korean lingvon (Tyoosengo-eno miti)", lernolibron pri la korea lingvo por japanlingvaj parorantoj, en 1988 eldonita el Ariake Gakuzyutu Syuppansya. Kun kelkaj kunlaboristoj mi skribis "Tyooseengo-wo manaboo" (Lernu la korean lingvon), gvidolibron pri la korea, en 1987 el Eldonejo Sanshusha (ISBN4-384-01506-2, URL:http://www.sanshusha.co.jp/ ), kaj  kompilis "COSMOS Tyoo-Wa ziten", korean-japanan vortaron, en 1988 eldonita el Hakusuisya (ISBN4-560-00096-4).
 

Temoj de miaj cxefaj traktajxoj estas jenaj:

* modaj formoj (mood forms)
* klasifikoj de verboj kaj substantivoj
* "-ul/-lul", finajxo de akuzativo kaj tiaj vortokunigxo (slovosochetanie; word combination)
* fraza strukturo, precipe hierarkio de frazoj
* alsubstantiva frazo (adnominal clause)
* onomatopeo
* metodologio pri gramatiko
* eduko pri la korea lingvo
* kontrasta lingvistiko pri la korea kaj la japana
 
 

Por detala resumo pri miaj traktajxoj bonvole vidu la japanan version.
Klaku cxi tie. En la japana versio, vi povas akiri pli utilan informon pri korea lingvistiko, ekzemple bibliografion pri studo de la korea lingvo.

Por la angla versio, kie vi povos legi resumojn de kelkaj traktagxoj, klaku cxi tie.

Mi ankaux agadis (kaj agados) kiel belartisto. Vi povas legi mian karieron en la kampo de belarto cxi tie (en la angla).  Vi povos vidi kelkajn miajn verkojn cxi tie (malgranda galerio).
 

Kun miaj amikoj, mi fondis la Esperantan Klubon en Tokia Universitato pri Fremdstudoj en la jaro 1984. Verdire mi estis ne tre aktiva esperantisto, sed la klubo agadis tre vigle. En la universitataj festoj, klubanoj prezentis kaj prezentas teatran ludon. Vi povas vidi la ludon en la festo en novembro preskaux cxiujare.  La kluba cxambro estas sur la tria etajxo en la konstruajxo nomita "Saakuru-too" (domo de kluboj).

En nia universitato, esperanto estas instruita kiel regula intensa leciono nur en septembro kaj januaro. Ni invitas kiel instruiston profesoron GOTOO Hitosi , kiu estas profesoro de lingvistiko en Universitato Toohoku kaj samtempe estas tre fama esperantisto. URL de profesoro GOTOO estas: <http://www.sal.tohoku.ac.jp/%7Egothit/kanren.html>

Se vi venos en nian universitaton, bonvolu viziti mian oficejon.  La numero de la oficejo estas  5309.

----------------------------
NOMA Hideki
Eksprofesoro de korea lingvistiko
Tokyo University of Foreign Studies
4-51-21 Nishigahara, Kita-ku, Tokyo 114-8580, JAPAN (malnova adreso)
E-mail (valida adreso en 2011): noma@
tufs.ac.jp

----------------------------